quarta-feira, 12 de maio de 2010

FELIĈAJ TIUJ, KIUJ HAVAS PURAN KORON

LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO
LASU LA MALGRANDAJN INFANOJN VENI AL MI

18. La Kristo diris: “Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi”. Tiuj vortoj, profundaj laŭ sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la malfortulojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, submetitaj al la jugo de l’ instinkto kaj ne apartenantaj
ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili.

Jesuo volis, ke la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo, kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki,
ne la malgrandajn infanojn, sed la bonvolemajn homojn. La forta agado estas komencita; la afero jam ne estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.

Miaj tre amataj, jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan interrespondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas. Vere mi diras al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj plivastigas la horizonton; kaj jen ĝia sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj. (Johano, la Evangeliisto. Parizo, 1863.)

19. Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la malfortulojn. Lasu veni al mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca balzamo, posedanta tian ĉiokuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas tiun dian fajron, kion vi timas? Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo: Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, ĉar nur por mia bono, mi tion scias, Via mano pezas sur mi. Se al Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton, doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj piedoj la voĉon de sia dankemo!

Se vi havos amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon, kiun nek la okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble forviŝiĝi de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian purecon; vi sentos, ke la pezo de la materio malgrandiĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la aero kaj ne plu memoras la teron, vi supreniros senĉese, ĝis via animo ekzaltita povos satiĝi de sia
elemento de vivo en la sino de la Sinjoro. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861.)

Nenhum comentário:

Postar um comentário