quarta-feira, 13 de outubro de 2010

CAPITRO XV - EKSTER KARITO, NENIA SAVO

10. Miaj infanoj, en la maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas entenataj
la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la cielo; sur la tero, car en la ombro de
tiu standaro ili vivos en paco; en la cielo, car tiuj, kiuj gin praktikis, trovos gracon
ce la Sinjoro. Tiu devizo estas la ciela torco, la luma kolono, kiu gvidas la homon
tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; gi brilas en la cielo kiel sankta
aureolo sur la frunto de l’ elektitoj, kaj sur la tero gi estas gravurita en la koro de
tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per
la parfumo de karito, kiun ili disvastigas cirkau si. Nenio pli guste esprimas la
penson de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de
dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun
maksimon kiel regulon, car tiu devizo estas ia refigurajo de la plej pura
Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojigos.
Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni gian profundan sencon kaj giajn
konsekvencojn, por trovi mem ciujn giajn aplikojn. Submetu ciujn viajn agojn al la
kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; gi ne nur evitos, ke vi
faru malbonon, sed gi igos vin fari bonon; car ia negativa virto ne suficas, estas
necesa virto agema; por fari bonon, estas ciam necesa la agado de la volo; por
ne fari malbonon, ofte suficas inerteco kaj malzorgemo.
Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi gui la lumon de Spiritismo;
ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke gi
helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj
kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera
kristano estas unu sama homo, car ciuj, kiuj praktikas kariton, estas disciploj de
Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas.
(Paulo, apostolo. Parizo, 1860.)
LA EVANGELIO LAU SPIRITISMO

2 comentários:

  1. Você e seu esperanto, né? rsr Bjos! Podia ter posto a tradução, hein! Tem no google essa língua?

    ResponderExcluir
  2. Claro que tem! É só procurar o tradutor da google. Tem até a página toda em esperanto: www.google.com/eo

    ResponderExcluir